UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 26, 2014

Esperantista Totkontolemo


Post ioma tempo de preskaŭ neniu kontakto kun Esperanto, krom nur por-okaza vizito al Facebook - kie mi havas iom da E-o parolantaj geamikoj - mi decidis revi
ziti la Pasportan Servon, ĉar ĝis antau nelonge, ĝi estis la sola E-o organizaĵo al kiu mi plu apartenis, kaj konsideris ties servon esti valora.

Nu... Tre malbonŝance tamen. Tiu ĉi servo praktike jam ne plu ekzistas de kiam iu idioto ŝanĝis ties aspekton je la sole varbada loko por iu primitiva, kontrolema nekredeble tempo-raba, nur presita versio de por-vojaĝa kontaktebleco ĉar tiu interreta tute ne funkcias kiel ĝi devus, kaj antaŭe funkciis tre sukcese. Por tiu presita versio, oni devas evidente atendi tutan jaron - se feliĉe presota dum tiu tempo.

Kvankam la Interretaj servoj devus normale servi – kaj en tuta civilizita mondo ili fakte servas, tujan, facilan, kaj senperan komunikadon (sed malgaje nur en la mondo ekster de la Esperantismo) - iu duoncerba kreteno decidis nun fari ĝin nun la loko kie oni povas sole doni sian personajn donitaĵojn al iu dubinda, obskura redaktoro de sole pesita versio de la Pasporta Servo Adresaro. Ĝi estas nun atingebla nur kaj sole al la membroj de la esperantismo - la UEA sekto - ene de la tutmonda movado de la uzantoj de la Internacia Lingvo - Esperanto. Tutevidente tamen kaj tutcerte, ne al ĉiuj parolantoj de Esperanto, kiel tio ĉi estis originale intencita kaj dediĉita.

Nu... El mia vidpunkto, tre evidente tio ĉi ne estas io kion mi iam ajn subtenos, kaj mi decidis forviŝi de tie mian membrecon. Kun totkontrolismo kaj Politikaj Korektecoj en iu ajn formo, mi ne volas havi ion ajn komunan iam ajn, aŭ iu ajn forme!

Fakte, mi havadis fojfoje iujn dubojn: ĉu mi ĝuste faris forlasinte la Esperantistan Movadon... Sed post vidi nun tiun ĉi novan malbonokazon kun la Pasporta Servo, mi decidis forstreki mian membrecon ankaŭ de tiu ĉi esperantista organizo, eĉ ĝis hodiaŭ plu subtenita per mi, kiel la sola, interrete uzebla esperantista organizo-formo.

Mi decidis ke plua subtenado de la Pasporta Servo estus kontraŭ ĉiuj miaj principoj kaj standardoj, kaj tiuj de la Universala Vivo Ligo, ĉefe pro la kontraŭ principa sinteno, kaj nesatigebla totkontrolemo de la Universala Esperanto Asocio kiu la Pasportan Servon plene kontrolas...

Tute ne mireblas do ankaŭ, ke UEA mem tenanta sub sia tutkontrolo la junularan esperantistan organizon kiu per si mem iam konstruis tiun retejon (iam ja tre utilan!), estas tute klare en la fina staĝo de sia po-grada, klare neevitebla, ekzisto-estingiĝado. Pli kaj pli da homoj kapablaj al logika pensado vidas kio okazas kaj forlasas ĝin, kune kun ĉiuj ties erarvojaj, rigidpensaj, neflekseblaj, elitismaj vojoj, for de la gviduloj de ties naŭzanta Politika Korektismo kaj aliaj  similaj formoj de ties Granda Frato politikado.


No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.