Polaj uzantoj de "Facebook" estas kontraŭ cenzurado de la Interreto kaj ne konsentas je tio ĉi ke, nia registaro subskribu la internacian interkomprenon ACTA. Ratifo de tiu ĉi dokumento estos la komenco de la fino de la libereco en la Reto - ili substrekas, kaj alvokas al protesto en kadroj de la evento "Ne por la ACTA - mi ne konsentas je subskribo de tiu ĉi interkonsento per Pollando." - "Nie dla ACTA - nie zgadzam się na podpisanie umowy przez Polskę".
"La 26-an de Januaro reprezentantoj de la Pola Registaro subskribos ACTA (Anti-Counterfeiting Trade Agreement), la ekstra-ordinare kontraŭversian internacian interkonsenton, kiu en-gvidos drastajn ilojn servantajn al ŝirmado de la intelekta proprietaĵo kaj limiganta liberojn en la Reto. Ne permesu, ke falu eĉ ombro de la internacia cenzurado je la Interreto!" apelacias ĉe la Fejsbuko la iniciatantoj de tiu ĉi evento.
https://www.facebook.com/events… .

Samtempe ili ankaŭ eksplikas kiel protesti:
1. Partoprenu en la evento.
2. Sciigu siajn gekonatojn
3. Gvatu kurantajn okazaĵojn ĉe la paĝo "Nie dla ACTA": https://www.facebook.com/NIEdla…
4. Subskribu la peticion: http://www.petycjeonline.pl/pet… - informas..

La striko komencis ĵaŭde kaj daŭros ĝis la 26-a de Januaro. Strikas jam pli ol 45 mil da. polaj uzantoj de "Facebook".
Protestantoj ne allasas iluziojn: "Ne tiumaniere oni detruas la piratadon, Sinjoroj. Kaj verdire - tio ĉi en la realeco ne sukcesos! Ĝi estas la "batalo kun la mueliloj", en kiu suferos NUR la senkulpaj homoj" - skribas Maciej. Subtenas lin Bartek: "Kaj tiel, el unu jaro al la alia, opli kaj pli ili limigados będą ograniczać niajn civitanajn liberecojn... Ni devas kontraŭbatali tion ĉi, ĉiel kiel ni nur povas!". Sur la paĝo de tiu ĉi evento estas dekoj da similaj komentaroj.
Ĉu vi aliĝos al la striko?
NE POR LA ACTA!