UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 15, 2012

Transaŭstralia UVL Misio - Vizitkalkulilo Renoviĝo

Tiuj ĉi kiu vizitas ĉi tiun retejon iom ofte, certe rimarkis ke de kelkaj tagoj la vizitkalkulilo renoviĝis de la nulo, post atingi la dek milan nombron da vizitoj... Tio ĉi okazas tial, ke la senpaga vizitkalkulilo kiun mi uzas estas limigita al nur 10 000 da vizitoj, kaj de tiam ĝi renoviĝas, denove de la nulo.

Tio ĉi okazas tial, ĉar mi ne pensis ke ĉi tiu logo iĝos tiel populara kaj tial mi ne serĉis iun pli bonan kalkulilon. Se mi trovos iom da tempo por serĉi kaj trovi iun decan senpagan kalkulilon, mi faros tion. Intertempe, mi estas tro okupita pri preparoj al misia UVL vojaĝo tra Aŭstralio. Komence de la sekvonta monato mi forveturas, kaj ĝis tiu tempo mi havas grandan multon da preparoj por fari. Mi planas fari multan fotojn kaj filmraporton pri tio, do eble post unu jaro mi povos prezenti iun decan raporton pri ĉio, skribe, filme kaj fote.

Intertempe, povas esti ke mi prezentos iun novan afiŝon  eble nur unu foje ĉiun monaton, aŭ eĉ kvaronjaron. Se iu volontus helpi nin pri nia laboro por UVL helpante redakti ĉi tiun blogon, (esperantlingve evidente) bonvolu sciigi min - nepre ne plu malfrue ol ĝis la fino de ĉi tiu monato - skribante al la administra adreso prezentita ĉe la frontpaĝo: webmaster@esperlando.zzn.com

Zbigniew Wybraniec (La Administranto)

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.