UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Gravaj E-eventoj en Pollando - Bjalistoko

Fonto: www.onet.pl el la tago: 14.04.2008
Startis la Projekto TV Esperanto
En Bjalistoko, la naskiĝloko de Ludwik Zamenhof, komenciĝis vendrede projekto de la interneta TV Esperanto. Ĝi estas intencanta reprezenti al la monda socio de la amantoj de la Internacia Lingvo la urbon, en kiu okazos la Universala Kongreso de Esperanto.
Programojn de la televido, TV Esperanto, oni povas spekti ĉe platformo de la interneta televido www.itvc.pl En la unua disaŭdigo, daŭrinta dek minutojn, oni povas vidi ekz. la solenaĵon de enmanigo al nepo de la kreinto de tiu ĉi lingvo, Krzysztof Zaleski - Zamenhof, de titolo de la honora bjalistokano kaj ankaŭ materialo pri la muzeo de automobiloj. Tuta disaŭdigo enhavas la komentarion en Esperanto.
Kiel diris al PAP (Pola Presa Agencio) la redaktoro de TV Esperanto, multjara aganto de la Esperanto organizaĵoj Stanisław Dobrowolski, la ĉefa tasko de la projekto estasinformado de la Esperantista Socio en la mondo pri la preparoj al la kongreso kiu okazos en Julio 2009, sed ankaŭ prezentado de Bjalistoko kaj la regiono.
La projekton financas aŭtoritatoj de la urbo Bjalistoko. Dobrowolski informis, ke en intervaloj de ĉiuj kelkaj semajnoj estos preparataj sekvonataj unuj la aliajn disaudigoj. "Ni kalkulas je la respondo de la Esperanto Socio" - li diris.
Li aldonis ke Esperantistoj en la mondo asocias al si la bildon pri Bjalistok kiel la urbo malnova kaj ne konas ties nuntempon, tial TV Esperanto, tian modernan Bjalistokon kaj ties enloĝantojn intencas montri
Kiom nombras la Esperanto socio en la mondo?, precize oni ne scias. Esperantistoj mem pritaksas, ke flue interkomunikiĝas en tiu ĉi lingvo kelkcent mil da personoj. Al la kongreso en Bjalistoko estas alvenonta 3-5 mil da personoj.
En tuta mondo estas kurante pli ol milo da lokoj portantaj nomon de Zamenhof aŭ la Esperanto nomon. Proponintoj de la ideo pri la Esperanto televido, TV Esperanto, diras ke ĝi estas kurante la sola en la mondo tia multmedia projekto.

Esperantyści uczcili rocznicę śmierci Zamenhofa
Aperigita je la: 14.04.2000*
-->

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.