UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Nov 28, 2009

Porka Gripo - Epoka Korupto de Ĉiuj Tempoj



Farsa "nova" gripo – Sensaciaj rezultoj de esploroj







Epidemio de la nova gripo     La, Porka Gripo, - (malprave misnomita „pandemio”) povas okazi esti nur la giganta koruptafero, la plej granda korupta afero de la modernaj tempoj. Tiel konkludas ĵurnalistoj de Dana gazeto "Information", esplorintaj aferojn rilatantaj ligilojn de ekspertoj de la Monda Organizo por la Sano (MOS) kun la plej grandaj farmaciistaj kaj farmakologiaj firmaoj.
Tiuj ĉi Gigantaj Firmaoj enspezas nun proporcie al sia grandegeco gigantajn monsumojn je la komercado per kontraŭgripaj resanigiloj.

Plej tamen sen-kvietigas ja la fakto ke multaj el inter sciencistoj membrantaj en diversaj komitatoj kaj komisionoj de MOS, mem prezentas sin kiel la, SENDEPENDAJ EKSPERTOJ, sed ili estas fakte aperigitaj sur la salajro-listoj de la farmakologioj gigantoj – diras profesoro de la epidemiologio, Tom Jefferson, la esploristo el „Cochrane Center” en Romo. Tiu ĉi scientisto substrekas ke, kvankam simplaj naturaj rimedoj kontraŭ gripo - kiel la fundamenta higiena vivo kaj ofta lavado de manoj - povas esti multe pli sukcesaj ol la medikaĵoj, MOS mencias tion apenaŭ kelkfoje. Dume, ĝi senĉese parolas, preskaŭ ekskluzive, pri la vakcinado... Kaj jes. Fakte, tio ĉio ĉi lasta okazas almenaŭ kelkdekfoje.


Pri la Dana ĵurnalista esplorado pri tiu ĉi afero skribas la Rusa tag-gazeto "Nowye Izviestia". La gazeto eksplikas ke, multaj sciencistoj laborantaj en MOS, kaŝas la fakton ke ili ricevas monon de la mondaj farmaceŭtaj gigantoj.


Ekspertoj, demanditaj per la ĵurnalistoj de tiu ĉi Dana gazeto, kredas ke la ĉefkaŭzo de la troigita, kaj konstante troigata, reakcio de la Monda Sano Organizo je la viruso de la Porka Gripo (renomita per iu stranga nomo „A/H1N1” nur pro iu orveleske manipula NOVPAROLO) estas sole la tre sukcesa Publik-Rilata amas-media kampanjo organizita kaj gvidita per ekspertoj de tiu ĉi organizo. Oni rimarku tion ĉi ke PLURAJ EL INTER ILI laboras por la farmakologiaj (farmakologaj) firmaoj.

La Monda Organizo por la Sano anoncis „pandemian”staton nur sub la severaj premoj per la grupo de ekspertoj, kiun ĉefestras, Albert Osterhaus, virusolgo el „Erasmus Medical Center” en Rotterdam. Nederlanda registaro esploras kurante la detalojn de lia agado - ĉar montriĝis ke, li ricevas la monon de kelkaj farmakologiaj firmaegoj produktantaj vakcinon kontraŭ tiu ĉi nova gripo.

Per: Zbigniew Wybraniec


Nov 24, 2009

Esperanto Kursoj ĉe Jagiellona Universitato


Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

Saluton,

Formiĝas novaj grupoj de studantoj de E-o en krakovaj superaj lernejoj: Jagelona
Universitato kaj Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB, en kiun E-o estis enkondukita en 2004). La kursoj estas destinitaj por komencantoj. Dum la lastaj jaroj la lernado estas malferma por ĉiu, sendepende de la aĝo.

Kiel kutime, instruas Maria Majerczak
.
Novaĵo En Jagelona Universitato:

unuafoje okazos perreta+semajnfina elementa kurso por pollingvanoj. La nombro de disponeblaj lokoj por perretaj studantoj estas tre limigita kaj preskaŭ ĉiuj jam estas prenitaj.

Ankoraŭ tre bonvenas ĉeestaj partoprenantoj. Mi petas vin transdoni la informon pri la E-kursoj al viaj /apud/krakovaj konatoj. Adreso: nauka.esperanto.pl(ĉe)gmail.comesperanto.info.pl(ĉe)gmail.com, tel. 791 06 06 56 (la instruistino). Eblas skribi ankaŭ al la adreso de la Novaĵservo. Antaŭdankon.
---
Raporto pri la nuna oficiala instruado kaj la alta statuso de E-o en tiuj superaj lernejoj, ankaŭ pri la studenta E-agado en Krakovo, sekvos.
---
Valorus
scii en kiuj aliaj superaj lernejoj de Pollando, krom tiuj de Krakovo
kaj Poznano (UAM), kaj krom ISTK de Bidgoŝĉo, komenciĝis/-as kursoj de,
en aŭ pri E-o. Mi estos danka por ĉiaj informoj.
Amike:
Maria Majerczak

Gigantaj Kromenspezoj de Eŭroparlamentanoj

"Super Express" montras, kiom kaj kiel "kromenspezas" polaj eŭroparlamentanoj – monate, eĉ preskaŭ 5 mil zlotojn adicie al siaj, ja tiel aŭ alial jam enormaj, "normalaj" salajroj.



 Eŭrodeputitoj enspezas ĉirkau 35 mil zlotojn monate. Malgraŭ tio ĉ, ili eksvarmas ĉiuvendrede ĉe la Wiejska Strato. Kial tio ĉi okazas? "Super Express" solvis ĉi tiun ilian enigman superaktivecon. Ili alvenas tien amase por kunrasti la vojaĝsalajrojn”, kontraŭ "laboro" en la sejmkomisionoj.
Akorde al la nuna leĝo, polaj eŭrodeputitoj povas partopreni en la laboroj de du sejmaj komisionoj – tiuj pri: la eksterlandaj rilatoj, kaj la komisiono pri aferoj de la Eŭropa Unio. Plimulto de ili profitigas tiun ĉi leĝon por si mem. Pro la partopreno en kunsido de unu komisiono „Brukselo” pagas 289 eŭrojn, do pli ol 1200 zlotojn. Por ricevi tiun ĉi belsuman „kvanteton” da mono, sufiĉas nur subskribo sur la oficiala listo. Neniu kontrolas, ĉu la deputito envere aktivis en la kunsido. "Super Express" kontrolis tion, kaj trovis ke multaj elglitiĝas el tiuj komisionaj kunsidoj jam post nuraj dek-kelkaj minutoj.

Oni devus scii ankau ke intertempe, nuna monata pensio de la plimulto de polaj pensiuloj estas proksimmume, ĝuste tiu ĉi monkvanto – 1200 polaj zlotoj. Oni ankau konstante legas nun pri la kolapsado de la pensiopaga sistemo kaj en Pollando, kaj en tuta Eurunio. Oni volas etendi aĝon de la pensiiĝo ĝis 67 jaroj – kaj eĉ kelkaj el la plaj aĉaj „vomititoj de la socio” kuraĝas eĉ paroli pri etendo de la pensiula aĝo ĝis eĉ 70 jaroj.
Nu... kial do eĉ entute pagi ion ajn de tiu ĉi „traviva mono” al niaj pensiuloj?! Plej bone estus ja se oni donus ĉiun tiun monon en la poŝojn de la deputitoj de tiu ĉi postsekvinto de la Sovetio, la nunsekvinta La Ununure Prava, La Ne Erarebla EŬRUNIO”!!!

Jen do, kie ni estas, kien plu iras la Eŭrokolhoza „Socia Justeco” de la Eŭropa Unio kaj la persona kaj socia integreco de la Eŭroparlamentanoj, kune kun ties entuta Eŭrunio. Eĉ iama Sovetio, kune kun ties eĉ plej aĉaj servutuloj, ekhontus tiajn sintenojn kaj avaroplenan avidecon.

Nov 5, 2009

Plinovigo de la Esperanto Klavaro - EK!

La Plej nova, versio 3.6, de la Esperanto Klavaro - EK!

Jen plej nova mesaĝo el la populara, sed nun nur Interreta, www.eventoj.hu
el Hungario. Ĝi temas pri bonege konata kaj alte aprezata per la
Esperanto parolantoj, Esperanto Klavaro - Ek! Ĝi estas la komputila
program-verko de la Rusa Esperantisto, S-ro. Jurij Finkel. Jen la mesaĝo:

EK - Esperanta Klavaro, versio 3.6

Post 5-jara pauxzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de
la konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-Klavaro.

EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn cxapelitajn literojn
en cxiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word,
Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.

EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto
de ĉapelitaj literoj, kaj ankaux atribui ĉapelitajn literojn rekte al
certaj klavoj.

Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas
aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per
maldekstra musbutono.

La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) estas senpage elŝutebla ĉe
http://www.esperanto.mv.ru/E

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu