UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 24, 2009

Mondvojaĝoj per Internacia Vojaĝklubo Esperantotur

Malnova jam esperantista mondvojaĝula klubo Esperantotur preparas nun plurajn novajn vojaĝojn tra la mondo. Interesa kaj eduka afero.
Elektito


fonto: Ret-Info - http://www.eventoj.hu


Esperanto-turismo kaj -studado 2009/2010 en Bydgoszcz
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz celas kreskigon
de turismo kaj kulturo internacia pere de Esperanto. La Centro realigas
siajn celojn en du organizaj formoj.

1. Internacia Klubo "ESPERANTOTUR" okupiĝas pri organizado de
internaciaj Esperanto-vojaĝoj. El sia turisma kalendaro por 2009
Esperantotur realigis jam plurajn vojaĝojn internaciajn.

- En januaro de 2009 niaj grupoj partoprenis en du sxipkrozadoj
Singapuro-Malajzio kaj Singapuro-Tajlando-Malajzio kun kroma vizito en
Indonezio.

- En marto okazis ege interesa ŝipkrozado Karaiba Kolektio tra 12
landoj de Centra Ameriko.

- En aprilo Esperanta buso veturigis 50 personojn por la 21-a Internacia
Festivalo "Aroma Jalto" en Krimeo - Ukrainio.

- En majo du busoj de Esperantotur kun junularaj dancensembloj Rytmix
kaj Baby Jagi el Torun vizitis faman Tropokal Island apud Berlino kaj
partoprenis la Eŭropunian Esperanto-Kongreson en Herzberg. - Ankaŭ en
majo kaj junio Esperantotur helpis al vojaĝoficejo FLUGO realigi du 11
tagajn busvojaĝojn por 171 oficistoj de Statistika Oficejo el Katowice
danke al bona kunlaboro kun
Esperanto-organizantoj en Svedio, Finnlandio, Rusio, Estonio, Latvio kaj
Litovio. La priservado en Finlandio kaj Latvio estis plene en Esperanto
danke al Carola Antskog el Kimito kaj Mara Timermane el Riga.
.......
Cxiuj vojagxoj okazas kun Esperanto-gvidantoj, la plej multajn planas
kaj gvidas prezidanto de la Internacia Klubo ESPERANTOTUR - Andrzej
Grzebowski, mondvojaĝanto, kiu vizitis jam pli ol 180 landojn dise en
la mondo. Malgraŭ la ekonomia krizo, Esperanto-turismo bone funkcias.

Internacia Esperanto-turismo
bezonas multajn Esperanto-vojaĝgvidantojn, tiel "Internacia Studejo pri
Turismo kaj Kulturo" dum preskaŭ 20 jaroj ebligas studadon de
internacia turismo kaj kulturo - en Esperanto!!

Eblas ankoraŭ aliĝi por la studjaro 2009/2010 de Internacia Studejo
pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de Akademio Internacia de la
Sciencoj (AIS/AKB). La studjaro daŭros de 18.09.2009 ĝis 05.05.2010
kaj jara stud-kotizo estas 350 eŭroj se oni pagos ĝin ĝis 01.07.2009.

Krome, estas nova eblo aliĝi al la "nternaciaj kursoj pri turismo",
kiujn realigos en Esperanto (!!) Profesiula Altlernejo "Kadruloj por
Eŭropo" en Poznan, Pollando sub gvido de ĝia rektoro Remigiusz
Mielcarek - konata mondvojaĝanto, kiu vizitis pli ol 270 landojn de la
mondo.

La jaro 2009 estas tre aktiva por Esperanto-turismo kaj
Esperanto-studado.

Pliajn informojn pri la ebloj aliĝi al la vojaĝoj kaj studado estas
ĉe:

Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10.

Rete: http://www.esperanto-turismo.za.pl
retposxte: esperanto-turismo@wp.pl
PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando
Tel/fakso 48-52/346 11 51

laŭ komuniko de Esperantotur en [per-esperanto-turismo]

-------------------------------------------------

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.