UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 24, 2009

Mondvojaĝoj per Internacia Vojaĝklubo Esperantotur

Malnova jam esperantista mondvojaĝula klubo Esperantotur preparas nun plurajn novajn vojaĝojn tra la mondo. Interesa kaj eduka afero.
Elektito


fonto: Ret-Info - http://www.eventoj.hu


Esperanto-turismo kaj -studado 2009/2010 en Bydgoszcz
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz celas kreskigon
de turismo kaj kulturo internacia pere de Esperanto. La Centro realigas
siajn celojn en du organizaj formoj.

1. Internacia Klubo "ESPERANTOTUR" okupiĝas pri organizado de
internaciaj Esperanto-vojaĝoj. El sia turisma kalendaro por 2009
Esperantotur realigis jam plurajn vojaĝojn internaciajn.

- En januaro de 2009 niaj grupoj partoprenis en du sxipkrozadoj
Singapuro-Malajzio kaj Singapuro-Tajlando-Malajzio kun kroma vizito en
Indonezio.

- En marto okazis ege interesa ŝipkrozado Karaiba Kolektio tra 12
landoj de Centra Ameriko.

- En aprilo Esperanta buso veturigis 50 personojn por la 21-a Internacia
Festivalo "Aroma Jalto" en Krimeo - Ukrainio.

- En majo du busoj de Esperantotur kun junularaj dancensembloj Rytmix
kaj Baby Jagi el Torun vizitis faman Tropokal Island apud Berlino kaj
partoprenis la Eŭropunian Esperanto-Kongreson en Herzberg. - Ankaŭ en
majo kaj junio Esperantotur helpis al vojaĝoficejo FLUGO realigi du 11
tagajn busvojaĝojn por 171 oficistoj de Statistika Oficejo el Katowice
danke al bona kunlaboro kun
Esperanto-organizantoj en Svedio, Finnlandio, Rusio, Estonio, Latvio kaj
Litovio. La priservado en Finlandio kaj Latvio estis plene en Esperanto
danke al Carola Antskog el Kimito kaj Mara Timermane el Riga.
.......
Cxiuj vojagxoj okazas kun Esperanto-gvidantoj, la plej multajn planas
kaj gvidas prezidanto de la Internacia Klubo ESPERANTOTUR - Andrzej
Grzebowski, mondvojaĝanto, kiu vizitis jam pli ol 180 landojn dise en
la mondo. Malgraŭ la ekonomia krizo, Esperanto-turismo bone funkcias.

Internacia Esperanto-turismo
bezonas multajn Esperanto-vojaĝgvidantojn, tiel "Internacia Studejo pri
Turismo kaj Kulturo" dum preskaŭ 20 jaroj ebligas studadon de
internacia turismo kaj kulturo - en Esperanto!!

Eblas ankoraŭ aliĝi por la studjaro 2009/2010 de Internacia Studejo
pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de Akademio Internacia de la
Sciencoj (AIS/AKB). La studjaro daŭros de 18.09.2009 ĝis 05.05.2010
kaj jara stud-kotizo estas 350 eŭroj se oni pagos ĝin ĝis 01.07.2009.

Krome, estas nova eblo aliĝi al la "nternaciaj kursoj pri turismo",
kiujn realigos en Esperanto (!!) Profesiula Altlernejo "Kadruloj por
Eŭropo" en Poznan, Pollando sub gvido de ĝia rektoro Remigiusz
Mielcarek - konata mondvojaĝanto, kiu vizitis pli ol 270 landojn de la
mondo.

La jaro 2009 estas tre aktiva por Esperanto-turismo kaj
Esperanto-studado.

Pliajn informojn pri la ebloj aliĝi al la vojaĝoj kaj studado estas
ĉe:

Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10.

Rete: http://www.esperanto-turismo.za.pl
retposxte: esperanto-turismo@wp.pl
PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando
Tel/fakso 48-52/346 11 51

laŭ komuniko de Esperantotur en [per-esperanto-turismo]

-------------------------------------------------

Jun 21, 2009

Senproblema Interet-Serĉado kaj Malferma Kodaro

Jen du aŭ tri simplaj instrukcioj pri problemsolvoj kiam navigi tre la Interreto. Ili ne estas estas ofte publikataj, sed ja okazas ofte tre bezonaj al multaj personoj.

Tia help estas speciale bezona por mezaĝaj kaj iom maljunaj jam personoj ofte havantaj malfacilaĵojn uzi la Interreton pro manko de scioj pri uzado de tiu ĉi teĥnologio ja ĵus antaŭ nelonge ankoraŭ ne ekzistinta... io ĉi estas speciale grava kiam estas bezona scio kion fari kiam ili ne ricevas bonan konekton al unu aŭ alia retejo – speciale inter tiuj ĉi kiuj estas lastatempe publikataj ĉe popularaj – ĉar tute senpagaj - serviloj de Google.

Multaj Internaŭtuloj povas trovi ke kiam viziti popularajn bazitajn je Google blogojn kaj retejojn, oni ricevas en la serĉilo IE la ĉefenhavon esti legebla, sed tute ne eblas vidi ajnan kromenhavon kiu dependas je Googla priservosistemo. Tio ĉi neniam okazas ĉe serĉiloj sendependaj de Mikrosofto kaj IE tiaj kiel: Mozilla, Firefox, Sea Monkey, CometBird, aŭ Safari. Ĝi estas tamen – de ĵus antau nelonge – serioza probelmo senĉese okazanta kun ĉiuj serĉioj bazitaj je Internet Explorer, kiel Opera kaj aliaj kiuj dependas de Intrernet Explorer. - krom evidente ĉiuj IE versioj mem, kaj inkluzive de la plej nova IE 8.

Se vi do spertis problemojn kun trarigardo de la Interreto, bonvolu nur ŝanĝi sian serĉilon je unu el inter la menciitanj en ĉi tiu artikolo, kaj povas okazi ke la prolemo tute malaperos...

Mi ankau alte rekomendas ke ĉiuj kiuj volas havi eblecojn traserĉi la Interreton libere (kaj sencenzure), instalu almenaŭ unu alian ol IE serĉilon kiel sia ĉefserĉilo aŭ kromserĉilo. Por plej bona kaj senproblema efiko, plej bone uzu unu el inter serĉiloj bazitaj je Mozilla kiel: Mozilla mem, Sea Monkey, Firefox, aŭ CometBird. Fakte, oni bezonas Internet Explorer nur pro tio ĉi ke ĉiuj specoj de la sistemo Microsoft Windows tuj rifuzas funkcii sen havi IE instalita.

Ekzistas ankaŭ bonega “Open Office” programsistemo kiun oni povas ĉiam uzi tre bone kaj efike por ĉiu sia laboro anstataŭ multkostega “Microsoft Office” – kiu krom esti nekredeble multkosta, estas troige automatigita.

Ekzemple, oni ne povas en ĝi multe fari per si mem kiam fari hejmpaĝon laŭ sia propra ideo kaj volo kaj kun nur iometa helpo de automata sistemo por ĝenerala aspekto, ks.

Tiukoncerne, la Malferma Ofico publikiga sistemo (Open Office) estas bonega kaj ebligas fari ĉion, kaj tute sen elspezi monon por la programo mem. Baldaŭ vi trovos ligilojn al ĉiuj tiuj programoj kaj serĉiloj ĉe ĉi tiu blogo. Kaj jam nun estas jam troveblaj plimulto da ili. Se vi kredas ke mi devus publiki ankorau adicie iujn praktikaj kaj interesajn ligiojn, bonvolu sciigoi min pri ties urla adreso per emajli min aŭ komentante ĉe ĉi tiu blogo.

Mi do ankorau foje rekomendas al ĉiuj konsideri plian uzadon de la komputila programaro devena de la senpaga, Malferma Kod-Fonto, (Open Source) kaj akirebla ĉe la interreto tute senpage, kaj subteno de ties laboro por la komuna bono de ni ĉiuj kiuj uzas la Interreton, kaj evidente, ankaŭ la bono de la amata per multaj el inter ni, movado esperantista.

Elektito

Jun 20, 2009

Muzika Roskilde-Festivalo, en Danio


Novaĵservo de Pola Sekcio de ILE

Karaj gesamideanoj.

Ankoraŭ disponeblas multaj lokoj en la internacia E-laborbrigado okazonta dum la muzika Roskilde-Festivalo, en Danio, 28 junio - 6 julio 2009 (bedaŭrinde, pro la tre proksima dato, la oferto validas por personoj ne bezonantaj vizon).
La restado estas senpaga kaj, krome, eblas gajni monon. Oni povas uzi ĝin por pasigi la sekvan semajnon en Danio, partoprenante la Kulturan E-Festivalon (KEF), en "la urbo de Hamleto". Tiu aranĝo estas tre interesa kaj malmultekosta.
Se vi, krome, havas demandojn pri la laborbrigado, eblas skribi al: Simon Damkjaer Hazard <blindulo@gmail.com>.

Kelkaj el inter ni partoprenos la Roskilde-Festivalon (en la listo de partoprenantoj ni ne vidas aliajn polojn, krom unu).
La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon estas en nia, junulara medio, taŭga allogilo lerni E-on. Tiu "laborfestado", simile kiel la E-renkontiĝo en Nepalo, pri kiuj ni informadis per niaj kutimaj E-afiŝoj legeblaj en krakovaj superaj lernejoj, vekis intereson de neesperantistoj kaj estis lastaŭtune por iuj motivo eklerni la lingvon.

Eble vi konas personojn, kiuj dezirus profiti interesan someran restadon inter esperantistoj aŭ deziras uzi la informon varbante por E-o.

La ĵus ricevitan de la organizantoj informon pri la eblo aliĝi al la festivalo ankoraŭ nun, kun ĝojo
transdonas al vi,
salutante vin
gekolegoj el la
Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato, Krakovo,
kaj Maria Majerczak (gvidantino).

Jun 10, 2009

Ajlo - la mirakla herbaĵo kaj nutraĵo




Ajlo - Mirakla ĉiosanigaĵo, bongustega spico pliboniganta guston de manĝaĵoj.

Fonto: http://www.gettingtogather.com/


Per: La Drako

Tradukis: Zbigniew Wybraniec

Iom da Historio

Ajlo estas unu el inter la herbaĵoj kies gravecon mondo neniam konsiderus pretervidi eĉ por ioma tempo. Mi mem uzas ĝin kaj por kuracaj celoj kaj kiel aldonaĵo al la manĝaĵoj. Mi komencis uzadi ĝin nur kiel la spico, ĉar la manĝaĵo neniam plu jam gustus bone sen ĝi. Nun mi uzas ĝin ankaŭ por la medicinaj celoj. Ĉar mi jam estas iom maljuna, kaj mi havas Alzhaimer-an malsanon, mi uzas ĝin por mia malpliigado de ĥolestrerolo en mia sango kaj la sangopurigado, sed ĝi estas unu el inter la konsistigaĵoj kiuj estas en la medikaĵo, kiun mi uzas por kontraŭbatali la Alzheimeran malsanon..

Tiu ĉi artikolo estos pli la logikaĵo ol iu scienco, Per tio ĉi mi komprenas ke ni observis kion ajlo faras dum miloj da jaroj, kaj de kiam la personoj "Iam konsideritaj esti la sciencistoj" dum la pasintaj epokoj suprenlevis tiun ĉi liliaco-bulon je la podio de la vera miraklo de la kuracado. Modernaj sciencistoj diras nenion, sed pretas koncedi ke ĝi fakte havas multajn bonefikajn efektojn je la sano. Mi pensas ke ni devas iom studi historion de ajlo por ke ni povu iel ajn konkludi pri ĝi. Memoru, tio ĉi estas artikolo per logika konkludo, kaj observoj, kaj ne devus esti rigardata kiel scienca.

Laŭ la plej bonaj informfontoj kiujn mi povis trovi, la ajlo devenis unue de ties indigena regiono, la dezerta regiono de Siberio. Tiu ĉi regiono havas tre malmulte da akvocirkulado kaj la someroj estas varmaj kaj sekaj. Tiu ĉi planto devis vere adaptiĝi al tiuj krudaj vivkondiĉoj kaj kontinuas fari tion dum tuta sia kreska ciklo. Ĝi komencis kreski dum la aŭtuno por profiti el abundo de la akvo kaj ekdormis dum la vintro (kaj/aŭ la somero en varmegaj klimatoj), ĝi lernis akumuli vastajn kvantojn da nutraĵo por ke ĝi povu travivi longajn someron kaj vintrojn. Ĝi evoluigis fortan radiksistemon kun malpli grandaj folioj, kaj kapablas kreski en tre malriĉaj grundoj. De kiam homo malkovris ajlon, ĝi iĝis unu el inter la ĉefaj bazoj de ties dieto.

Mi pensas ke la plej frua registrita historio de konscie mastruma uzado de la ajlo devenas el la oka jarcento antaŭ Kristo (AK) kaj ĝi estis kreskigata en gardeno de la rego de Babilono. Frua sumera dieto inkludis ajlon kiel ĉefa konsistaĵo de la manĝaĵoj, ankaŭ la ĉinaj historiaj skoluloj menciis ajlon priskribitan en la sanskritaj verkoj el ĉirkaŭ 3000 jaroj AK. Konfucio ankaŭ ŝategis uzi la ajlon.

Antikvaj egiptanoj kultis la ajlon kiel la dio kaj oni ofte alvokis ties nomon dum la ĵurado. Kontraŭ 15 pundoj da ajlo oni povis aĉeti viran sklavon, kaj dum kiam ili konstruis piramidojn ilia dieto konsistis grandskale el la cepo kaj ajlo. Fakte, ajlo estis tiel grava ke ĝi kaŭzis laborhaltojn kiam ili estis senigitaj de livero de la ajlo.

Iuj fontoj diras (kvankam erare laŭ aliaj pli bonaj fontoj) ke eŭropanoj kontribuas disiĝon de ajlo al ties kontinento de la tempo de la kristanaj kruzadoj. Laŭ tiuj forntoj, ekzistas ie mencioj pri alporto de tiu ĉi bongustega manĝaldonaĵo al la eŭropa kontinento. De tiu tempo ties kuirarto ne plu estis la sama. En la 18-a jarcento en Francio, la tombofosistoj uzis ajlon por protekti sin kontraŭ kontaĝio per la pesto. Dum ambaŭ la Mondmilitoj, kaj I-a kaj la II-a, slodatoj muzis la ajlon por sinproteki kontraŭ la gangreno.

Mediciaj uzoj

Mi volus mencii nun ion al ĉiuj. Ekzistas pluraj tipoj de la sekigita ajlo, kaj ajlaj piloloj. Ekzistas ankaŭ la fabrikprocesa sekigado kaj malrapida sekigado Estis faritaj pluraj studoj pri la sangoaspekto post uzo de ajlo. Plimulto de tiuj studoj pruvis ke uzado de ajlo treege bonefikas la sangon, speciale bone por la maljuniĝantoj, kvankam kelkaj montris neniujn ajn bonefikojn. Kiam mi kontrolis pri tiuj esploroj mitrovis ke tiuj ĉi esploroj kiuj uzis la fabrikprocese (rapide) sekigitan ajlon montris neniujn bonefikojn, dum kiam tiuj ĉi kiuj uzis la ajlon sekigitan per malrapida metodo, montris rimarkinde altan kvanton da pliboniĝo. Ne ekzistas iuj leĝoj rilate al la ajlo, do oni neniamk scias kin oni ricevas, kaj tial mi uzas nur per mi mem kreskigitan kaj preparitan alon.

Alia afero pri kiu homoj ne scias estas tio ĉi ke kiam oni kuiras kun ajlo oni ekhavas ĉiun la bonegan aromon kaj guston sed oni perdas en la procedo 60 ĝis 80 procentojn de la sanigaj bonefikoj. Mi kuiras multe kun ajlo kaj mi ŝategas ĝin, sed mi ĉiam ŝparas en ĉeflanke almenaŭ unu kvaronon aŭ unu tutan sekcion, por miaj salatoj por la sano., sed plimulton da tempo mi uzas almenaŭ duonon da sekcio (ajlo-dento). Uzu nur la malrapide sekigitan ajlon, aŭ plej bone eĉ freŝan, por la sano. Mi ankaŭ rimarkis unu alian aferon, kiam mi estas kun aliaj ekstere, la moskitoj mordas ĉiujn ĉirkaŭe sed ili tendencas lasi min en paco.

Kiel antibiotiko ajlo estas bonega, ĉar la antibiotika aktiveco de unu miligramo de allicino (la aktiva ingredienco de ajlo) egalas al 15 unuaĵoj de penicilino. En la esploroj ĝi estis diluita ĝis 1 parto per 125.000 kaj ĝi plu mortigis bakteriojn. Ĝi estas ekstreme efika, vaste spektra antibiotikaĵo, mortigante grampozitive kaj gramnegative. Uzo de ajlo estis pruvita detrui multajn tipojn de bakterio onkluzive de: "Streptococcus, Staphylococcus, Typhoid, Diphtheria, Cholera, E. Coli, Bacterial Dysentery (Traveler's Diarrhea), Tuberculosis, Tetanus, Rheumatic bacteria, Bacillus cereus, bacillus subtilis, Mycobacterium smegmatis, Streptomyces griseus, Staphylococcus aureus, Lactobacillus plantarum, Klebsiella, pneumoniae", kaj "Xanthomonas maltophilia" krom multaj aliaj.

Tra la ajrcentoj, homo uzis la ajlon kun pozitivaj rezultoj kaj tamen, la hodiaŭaj sciencistoj plu baraktas kun apenaŭ la ekrigardo al tiu ĉi mirinda liliaco. Rigardu al la plej maljunaj homoj en la mondo, kaj vidu kion ili havas komunan inter si. Plejmulto da ili estas uzantoj de abundaj kvantoj da ajlo, cepoj, mielo kaj nuksoj. Granda plimulto de ili manĝas ankaŭ multe da fiŝoj.

So now, we come to the portion to where each and everyone of us must develop their own conclusion. Fortunately, for me this is easy for I love all of these things for their taste and I feel very fortunate that the benefits are there also.

Do, nun ni alvenis al la parto kie ĉiuj devas alveni al propra konkludo pri la ajlo, Bonŝance, por mi tio ĉi estas tre facila, ĉar mi ja ŝatas ĉiujn manĝaĵojn por ties gusto kaj aromo, kaj mi kredas min esti tre bonŝanca ke en tio ekzistas ankaŭ bonefikoj por la sano..

Per: La Drako



Jun 8, 2009

Mirakla Arbo Saniganta kaj Nutranta


Moringarba teo, la trinkaĵo por la sano


Per: Avon Howard May 12, 2007 - 3:58:57 AM - Tradukis: Zbigniew Wybraniec


Moring-arbo (Lat: Moringa Olifera) fruktanta
Ties guŝoj atingas longecon ĝis eĉ 60 cm


Moringarbo (Moringa tree) floranta

Cu vi iam ajn eĉ imagis la porsanan trinkaĵon kiu kombinas en si ĉiujn la bonkvalitojn kiujn oni povus eĉ ekipensi? La sanigan trinkaĵon kiu bongustas, plibonigas vian sanon, sed ankaŭ bon-fart-igas. Ĝi estas la Moringa teo.


Homa korpo kolektas bonefikojn nur tiam kiam la vitaminoj, mineraloj, amonoacidoj kaj aliaj nutraĵoj estas kune prinutrataj per la naturaj manieroj. Moringarbo (Moringa Olifera) aplej bone konata en la angla lingvo kiel: "Moringa Tree, aŭ Horsradish Tree" kun pli ol +90 nutrigaĵoj, estas la superba fronto de prinutrado de tuta la homa korpo (kaj ne nur homa), per esencaj por ĝi fundamentaj nutraĵoj, vitaminoj kaj mikroelementoj (mineralaoj kaj metaloj neanstatauigeble necesaj por sana funkciado de nia korpo). Sekigitaj moringarbaj folioj enhavas en si 4-oble tiom da vitamino A kiom estas en la karoto, 17-oble tiom da kalcio kiom enhavas la lakto, 15-oble tiom da kalio kiom estas en la bananoj, 0.5-oble tiom da vitamino C kiom enhavas ranĝoj kaj 25-oblon de la kvanto da fero enhavigita en la spinaco.


Moringarbaj folioj estas plej nutriga parto de la Moringarbo - kvankam tuta tiu ĉi arbo estas manĝebla kaj aplikebla en unu aŭ alia formo kaj maniero. Enorma nutraĵenhavo de tiu ĉi planto helpas en kuracado de pli ol 300 diferencaj malsanooj, kio pliigas gravecon de la Moringarbo en nia ĉiutaga vivo. Variaj partoj de tiu ĉi planto, tiaj kiel ties folioj, radikoj, semoj, barko, frukto, floroj kaj nematuraj guŝoj funkcias kiel la korstimulantoj kaj stimulantoj de tuta la sangcircula sistemo de la korpo. Ili ankaŭ funkcias anti-tumore, anti-piretike, anti-epileptike, anti-inflame, anti-ulcere, anti-spasme, diuretike, anti-hipertensive, ili malpliigas ĥolesterol-kvanton, kaj ili ankaŭ estas anti-oksidantoj, anti-diabetaj, hepatoprotektaj, anti-bakteriaj kaj ties anti-fungaj funkcioj, estas aplikataj por kuracado de diferentcaj malbonfartoj en indigenaj medicinaj sistemoj tra la mondo.


Tiu ĉi akstraordinare alta nutra valoro de Moringarbaj folioj kaŭzas ke la Moringa Teo estas tre populara, serĉata kaj dezirata herba teo tutmonde. Moringo enhavas proksimume 46 antioksidantojn kaj estas unu el inter la plej potencaj fontoj de naturaj anti-oksidantoj. Anti-oksidantoj liveras liberajn atomojn bezonajn por homa korpo kaj mildigas la efektojn de la malboninfluo de la liberaj radikaloj.. Moringaj folioj estas riĉaj je la flavonoidoj, lkiuj estas speco de la anti-oksidantoj. Beta karoteno kunestanta ankaŭ en la moringaj folioj ankaŭ agas kiel la antioksidantoj.


Moringa estas superba fonto de la biologie akireblaj vitaminoj kaj mineraloj kiuj estas partneroj de la enzimoj kaj ko-enzimoj. Vitaminoj activigas la enzimojn kaj sen la vitaminoj la enzimoj ne povus plenumi sian funkcion, kaj tiakaze ni ne povus vivi. Moringa enhavas en si: vitaminon A, Beta Karotenon, Thiamin-on, Riboflavin-on, Niacin-on, Pyrodiksin-on, Biotin-on, Ascorbic-an Acid-on, Cholecalciferol-on, Tocopherol-on kaj Vitaminon K. Vitamino A estas bezona por preventi la noktoblindecon, helpas havi sanan haŭton kaj kontraŭbatalas infektojn.. Vitamino C estas bezona por sano de la gigngivoj, asistas en kuracado de vundoj, kaj helpas korpon uzi la feron.


Vitamino E protektos nian korpon kontraŭ damaĝo de ties ĉeloj per la liberaj radikaloj.K alcio kaj vitamino D estas esence gravaj por teni fortaj niajn dentojn kaj ostojn.


Moringa estas riĉa je vitainoj ĝis eĉ tiu ĉi grado ke ĝi estas unu el inter plej riĉa fontoj de la vitaminoj. Listo de la mineraloj kiujn en si enhavas moringarbo estas abundega. Kelkaj el inter la ĉefaj mineraloj inkludas; kalcion, kupron, feron, kalion, magnezion, manganon kaj zinkon. Ĉiuj tiuj ĉi mineraloj estas bezonaj por bona funkciado de la korpo. Tiuj ĉi mineraloj kaj vitamioj ĉeestaj en la moringarbo kaŭzas ke moringa teo estas saniga trinkaĵo.

.

“Greneral Nutrients” estas integrita Moringa firmaookupiĝanta pri ĉiuj aferoj ekde plantado de la moringarbo ĝis la finfaritaj produktoj el tiu ĉi arbo. Por havi variecon en la nutriga trinkaĵo “Ozone Moringa Tea” oni aldonas diferencajn naturajn aromojn enhavigitajn al la moringa teo. Moringa Teo estas prinutra refreŝiga trinkaĵo kiu akireblas kun sekvantaj aromoj: originala moringa aromo, citrona, fraga, zingibra, pomo-cinamona kaj menta aromoj. Moringa teo povas esti servata varmega aŭ malvarma. Por pluaj detaloj kaj aĉetebleco de la Moringa teo vizitu la retejojn: www.ozonemoringatea.com kaj www.ozonetea.com

.