UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 4, 2009

Alternativaj Energifontoj kaj Brulaĵoj

Alternativaj Brulaĵoj: Recirkuleblaĵoj - Ventenergio - Hidroenergio - Atomenergio - Sunenergio - Geoterma Energio - Elektra Statiknergio de Aero. Elektroenergio el la Grundo, Elektro el Atmosfero, ktp.

Plimulto de projektoj ĉe Esperlando estas esperantigita kompilaĵo de materialoj el la retejoj trovitaj dum esplori Interreton pri alternativaj energioj. Oni prezentas tie diversajn projektoj kiuj, kvankam ekzistaj ofte jam de longa tempo estas plu ne konataj aŭ se estas konataj, do nur per kelkaj personoj en disaj unu de alia lokoj. Mi esperas ke tiu ĉi retejo servos bone per helpi apliki siajn sciojn kaj entusisamon por fari sian vivon pli bona kaj helpi pri tio ankaŭ aliajn personojn.

Tio ĉi ne estas tiel malfacila kiel oni povus pensi. Mi pensas ĉi tiun fojon, ĉefe pri la Esperanto parolantaj geamikoj kiuj vivas en landoj subevoluintaj kaj ofte tre malriĉaj. Materialoj uzataj por konstruado en projektoj kiujn mi ĉi tie prezentas estas tre bazaj kaj atingeblaj ĉie kaj facile, ofte eĉ senpage. Komprenante ke disiĝado de Esperanto povas ankaŭ helpi en disiĝado de la plibonigantaj vivon ideoj kaj projektoj mi decidis fari ĉiun tiun grandan laboron pri tradukado de materialoj trovitaj dum esplorserĉado de interreto speciale por tiu celo.

Mi tre aprecus se vi, legantoj kaj potencialj uzantoj de Eserlando kaj La Praktiko, ankaŭ helpus reciproke helpi niajn vivojn estiĝi pli bonaj kaj faciligi tion ankaŭ al aliaj, ekster de nia movado. Universala Ligo tion ĝuste celas. Kreda principaro de Universala Vivo Ligo ĉefe tion celas.

Se vi kredas simile ni aprecus ankaŭ vian kontribuon por kontinui ĉi tiun retejon sur la ondoj de Intereto. Sendu vian kontrubuaĵon, materialan aŭ monan helpon, se vi povas al si allasi tion, sciigante pri tio la Teksmajstron. Oni tre alte aprecas ĉiujn formojn de helpo.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.